OpenBCM V1.07b3 (WIN32)

Packet Radio Mailbox

ON0AR

[BBS Antwerpen]

 Login: GUEST





  
LU4ERU > ESPERA   19.11.04 00:01l 155 Lines 7738 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 4651_LW6EVE
Read: GUEST
Subj: Landimo
Path: ON0AR<F6KMO<EA5DVS<ED1ZAC<CX2SA<LW6EVE
Sent: 041118/2222Z @:LW6EVE.#1661.BA.ARG.SA #:4651 [Bella Vista] FBB7.00i
From: LU4ERU@LW6EVE.#1661.BA.ARG.SA
To  : ESPERA@WW

Landlimoj en la homa vivo - Prelego por la Universala Kongreso de Pekino 2004.-

AIS-RSM-Meksikio A.C.- Ne profitiga Akademio de Superaj Studoj.
en Mexicali-Meksikio-Teatro Universitata de UABC-Mexicali.-
Rub‚n Feldman Gonz lez - Prezidanto- Prof. Pri Psikologio
Longa kaj malghoja limo: Usono-Meksikio
Artikolo en La Jornada- Meksikio- Novembro 8-2003
La meksikanoj en Usono helpas la ekonomion de Meksikio kaj tiu de Usono ankau.
La Interamerika Banko de Disvolvigo (BID) auxguras ke meksikanoj 
en Usono sendos al Meksikio 14 mil 500 milionoj da dolaroj en la jaro 2004.
20 milionoj de meksikanoj pluvivas en Meksikio per tiu mono. 
Vivas en Meksikio 100 milionoj.
Politikisto Soberanes Fernandez, petis al la meksika prezidento 
Vicente Fox ke li petu al Usono pli da respekto kaj sekureco por
enmigrintoj el Meksikio.
Estro de Texas, S-ro Perry asertas ke la mortopuno
farighis por "meksikanoj kiu mortigas infanojn kaj policanojn.
" Prezidento Fox (apud li) ne plendis kontrau tiuj fashismaj kaj
rasismaj vortoj, malindaj de Usona estrarano.
_______________________________________________________

 Mi estas "viro de landlimoj".

Mi jam vivis en la Patagoniaj Andoj kiel infankuracisto,
en la limo inter Argentinio kaj Chilio.
Mi kuracistis tie en urbetoj San Martin de los Andes kaj La Angostura.
Mi soldatighis en Concordia, Argentinio,
kiel konskripto deviga por la Argentina Armeo,
che landlimo inter Urugvajo kaj Argentinio.
Mi ankauh kuracistis en Warren, Norda Pensilvanio,
proksime de Toronto, en la limo inter Usono kaj Kanado.
Mi vivis kvin jarojn en Alaska, tiel nomata "La lasta landlimo",
kiel la aŁtomobil-plakoj de Alaska anoncas.

Mi vivis en Miami dum du jaroj, kiu mem estas iel limo inter
Usono kaj Latinameriko, sed nur nun, en Kalifornio mi renkontighis
kun la plej signifa landlimo de nuntempa historio.
Ghi estas 3250 kilometroj longa kaj multe pli kruela
ol la Berlina landlimo iam estis.

La Berlina Muro chiel estis nur shtona, ech por disdividi
la shajne nemikseblajn kapitalisman kaj socialisman ekonomiajn sistemojn.
Sed la Uson-Meksika landlimo estis originale pikdrata,
kaj post chiutaga detruo, fare de la persistemaj Meksikanoj
kiuj volis labori portempe en Usono, ghi farighis shtala muro
kiu ech etendighas preskauh du mejlojn en la Pacifikan Oceanon.

Birdoj, papilioj, balenoj kaj tigroj ne havas limojn.
Nur homoj inventis limojn. 
Homa penso inventis timegojn, kiel la timo je la malricheco,
je la malestimo, je la eksterlandano,
je la nekonateco kaj je la morto.
El tiuj timoj ekfloris landlimoj, kaj ju pli firmaj estas la landlimoj,
ju pli teruraj estas la militoj kaj la chiutagaj problemoj che landlimoj.

Gemeksikanoj estas chiutage krimuligitaj, pugnofrapitaj, seksatencitaj,
malaperigitaj kaj ech mortigitaj en la Usonmeksika landlimo.
Pluraj laborontoj ankauh mortas pro la terura klimato,
dum kasha klopodo transiri la landlimon.
La Usonmeksika landlimo reprezentas multe pli kompleksan disdividon 
ol tiu de la Berlina Muro dum ties ekzisto.
La Usonmeksika landlimo disdividas la richulan Nordon de la malrichula Sudo.
Sed ankauh ghi disdividas la "blankan" anglalingvan kulturon de la
"bruna"hispanlingva homaro.
La vorto "latina" estis originale uzata politike de la hispanoj kontrauh Usono,
same kiel la vorto "amerika" estis originale uzata politike
de la usonanoj kontrauh Hispanio.
La Usonmeksika landlimo estas shtala muro inter "Protestantoj" kaj "Katolikoj";
"enspezantoj" kaj "pagantoj"; "vendistoj el Usono" kaj "achetantoj el Meksiko";
 "chiopova shtelisto" kontrauh "malpova viktimo".

Chiuj tiuj lingvaj imagajhoj neniam povis bremsi ege aktivajn migradon, 
komercon, kapitalajn movojn, kontrabandon, kashenporton,
neleghan drogkomercon kaj armilvendadon, diplomatajn klopodojn 
kaj doganproblemojn.
La neceso de landlimaj usonanoj havigi al si malmultekostajn laboristojn,
kombinita kun la meksikana deziro plibonigi la vivnivelon vidigis
la landlimon ne nur kiel baron, separon kaj disdividon,
sed ankauh kiel oportunan lokon por kultura intershangho, amikeco,
celebrado kaj reciprokaj avantaghoj.
Mi nun vivas en urbo Calexico, kiu estas la usona duono de meksika
urbo Mexicali.
Minimuma salajro en Calexico (Usono) estas 5 dolaroj po laborhoro.
Tio estas dum monato Aprilo de la jaro 2002.

Minimuma salajro en Mexicali-Meksiko- (kiam entute vere pagata)
estas 50 dolarcendoj po laborhoro. 
Se la valoro de la meksika peso falas (kiel ofte okazas)
la usonaj investantoj (dungigantoj) en Meksiko iel felichas,
sed la komercistoj de Calexico plendas multe,
char la achetoj fare de meksikanoj malpliighas.
Ekonomie tio konighas kiel "struktura komplementeco".
Psikologie kreskas la kompreno de granda interdependo inter la popoloj
trans landlimoj.
La popoloj de Calexico kaj Meksikali jam devis plani kune agrikulturan
irigacion, purigon de la polucio de la rivero "Colorado" 
kaj en Restoracioj de ambauh landoj (ech en malmultekosta Mac Donald's)
oni povas peti "hamburgeran sandvichon usonecan" 
kaj samtempe "buriton meksikecan".
Plurfoje ne eblas diveni chu muzikajho devenas el Usono auh el Meksiko.
Ses milionoj de Kaliforniaj civitanoj en Usono havas Meksikan devenon.
Estas 4 milionoj de leghaj meksikaj loghantoj en Usona Kalifornio.
Estas 3 milionoj de neleghaj meksikaj loghantoj en Usona Kalifornio.

Jhurnalo "La Jornada" el Meksiko, diris, en Septembro 27-an de 1994
ke 720.000 meksikanoj ne-leghe eniras en Usonan Kalifornion
chiujare NUR EL URBO TIJUANA, lokita en Norda Meksika Malalta Kalifornio.
Unu miliono de meksikanoj apartenas al la Usona Programo de
"Specialaj Agrokulturaj Sesmonataj Laborantoj".
Unu miliono de emeritaj usonanoj vivas en Meksika "Malalta" 
Kalifornio apud abundaj marbordaj urbetoj kaj vilaghoj .
Identeco kun limoj kaj identeco sen limoj:
Meksika verkisto Carlos Fuentes estas dirinta " La landlimo enestas en mi".
Psikologo Carl Jung diris: "Neeviteble la internaj disdividigaj 
konfliktoj estos projekciataj en la eksteran mondon".
Kiam oni komprenas ke tio kio vidas kaj auhdas estas chio kio estas,
la persona konscio mutacias kaj ekscias ke la Universala Konscio
estas vera fakto.
La Universala Konscio vidas kaj auhdas en mi. Ne estas mi kiu vidas kaj auhdas.
La koncepto "mi" estas produkto de la penso kaj "penso" estas konstanta
cerba aktiveco, kiel parto de memoro .
Tia kompreno povus esprimighi per frazo: "Mi estas en Dio" 
auh "mia konscio estas parto de Universala Konscio",
same kiel la floro imitas la abelon por kopulacio kaj multobligho.
Manko de tia fundamenta kompreno igas min kredi ke Rub‚n estas dauhra 
ento kaj ke Rub‚n kiel argentinano, kuracisto, patro, filo,
edzo auh amanto ne estas simplaj portempaj roloj sed faktaj "senchesaj statoj".
Tia "identeco" estas fragmenta kaj limigita.

Nur se oni komprenas ke kio vidas estas chio kio estas,
senlima identeco komencas kaj limigitaj "identecoj" 
ne necese farighos detruigaj, konfliktigaj, militigaj kaj malutilaj.
La identeco sen limoj permesas al mi kompreni ke homaro
estas unu estajho kaj ke la kosma spaco estas nur unu kaj tute ne dividita.
Universala Konscio vidas per ni.
Ni nur povas  distordi tiun originalan unuecan perceptadon
per niaj vortoj kaj simboloj de nia memoro kaj nia penso
personeca kaj dividema.

-------------------------------------------------------------RFG--------------------------------
La Libro "La Nova Paradigmo en Psikologio"
(de RFG) acheteblas che elna kaj che UEA.
NUR  2 dolaroj;  libroj jam donacitaj al UEA.-
Fakso.: 52: Meksikio- (686):Mexicali- 5 56 58 86 :en Mexicali
e-mail: rufegonz@mxl.cablemas.com        Pagho: www.unitaryperception.org
Senpage sendebla rete: "La Nova Paradigmo en Psikologio"


lu4eru@ve7tsi.ampr.org
Alfredo
Buenos Aires


Read previous mail | Read next mail


 11.05.2024 23:45:42lGo back Go up