OpenBCM V1.07b3 (WIN32)

Packet Radio Mailbox

ON0AR

[BBS Antwerpen]

 Login: GUEST





  
LU4ERU > ESPERA   30.11.04 22:16l 153 Lines 4409 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 6062_LW6EVE
Read: GUEST
Subj: Perceptado
Path: ON0AR<F6KMO<KP4IG<HG8LXL<CX2SA<LW6EVE
Sent: 041130/1817Z @:LW6EVE.#1661.BA.ARG.SA #:6062 [Bella Vista] FBB7.00i
From: LU4ERU@LW6EVE.#1661.BA.ARG.SA
To  : ESPERA@WW

GeListanoj de Landa Agado

Samideane,
Jawaid Eahsan/Pakistano.
........................
"ruben feldman" <rufegon@mxl.cablemas.com> wrote:


UNUECA PERCEPTADO

Jiddu Krishnamurti diris al mi en 1975 ke la Unueca Perceptado estigxis
senhalta en li nur post 1965 (70-jara tiam).

Antaux tio Unueca Perceptado estis intermita en li "kiel tajdo".

Mi konis lin kiam li estis 80-jara.Li mortis lucide 90-jara en Ojai,
Kalifornio, Usono.

Miaj longaj dialogoj kun Jiddu Krishnamurti de 1975 (gxis 1986) kaj kun
David
Bohm de 1978

(Gxis 1992) naskigis Holokinetikan Psikologion.

La koncepto "Unueca Perceptado" nomigxis adekvate el la epistemologia
vidpunkto dum tiuj dialogoj.-

Jiddu Krishnamurti eblis agnoski en 1975 ke la vorto "medito" uzata de li ne
estis tauxga por nomi tion kion li instruis.

Hodiaux vi havas la bonsxancon kaj la privilegion auxskulti pri Unueca
Perceptado.

Tiu privilegio ne estis gxuata de Sigmund Freud, de Albert Einstein nek de
Karl Marx.

Mi esperas ke vi elstudu Unuecan Perceptadon serioze en viaj propraj vivoj.

Eble via tuta intelekta kondicxigo igos vin malakcepti Unuecan Perceptadon.

Alivorte: vi devos malkovri per vi mem (malgraux vi mem, kaj malgraux cxio
kion vi estas aux kredas esti) la plurajn avantagxojn de Unueca Perceptado.

Avantagxoj de Unueca Perceptado:

1) Mensa paco.Neniu konflikto aperas.

2) Aktivigo de la Inteligento.La cerbo korektas siajn proprajn erarojn en
malpli ol 24 horoj kaj oni malkovras malkoherojn de la penso en la momento
mem
dum kiuj ili okazas aux esprimigxas.


3) Fizika kaj morala regenero.Jam estas kelkaj dokumentitaj kazoj de
kuracitaj
alergiuloj,anemiuloj en finaj etapoj,artrituloj, deprimituloj kaj personoj
plibonigitaj de sia alta arteritensio.Personoj kiuj vivas en Unueca
Perceptado
de 1975 aspektas pli junaj en la jaro 2000.

4) Profunda interrilatigxo kun cxiuj personoj kiuj ne timas tion.

Tuj kaj facile oni malkovras la avantagxojn de Unueca Perceptado.

Sed vi malkovros aliajn psikajn kaj fizikajn avantagxojn per vi mem se vi
vivas en Unueca Perceptado cxiutage kaj cxiumomente.

Mi invitas vin agi laux la difino de Unueca Perceptado:

1) Percepti cxion 2) percepteblan3) samtempe 4) nun.Cxiam nur nun.5) Sen
vortoj pensataj aux parolataj.6) de fakto al fakto 7) dum la tuta vivo.

Unueca Perceptado estas vivostilo, ne iu psikologia tekniko simplisma.

Bonvolu esti seriozaj kaj vi vidos egajn bonajxojn en cxiuj la aspektoj de
viaj vivoj.

Vi devos esplori serioze malgraux vi mem.

Se vi ne agas konstante en Unueca Perceptado vi ne vidos tiajn avantagxojn.

Mi finos cxi tiun enkondukon per 22 frazoj de la mutacianto Jiddu
Krishnamurti.

Mi kredas ke cxi tiuj frazoj estas afinaj kun la Unueca Perceptado.

Memoru ke cxi tio estas nur enkonduko.

Hodiaux vi povus komenci novan vivon en Unueca Perceptado.

1) VIDI en Unueca Perceptado estas AGI.

2) Kontakto kun la kreado okazas nur nun.

3) Estas penso sed ne pensisto.

4) Konu per vi mem, ne al vi mem.

5) Unu estas la vojo, la vero kaj la vera vivo en Unueca Perceptado.

6) Kiam "cxi tio" (la penso de Ruben aux la Ruben de la penso) finas; "Tio"
(vera vivo) komencas.

7) La digno de la vivo ne estas en la praktiko de virto.

8) Tio kio vidas estas cxio kio estas.

9) Vera vivo estas en la spaco.Ne en la tempo.

10) Perceptante Unuece, la observanto estas parto de tio observebla.

11) Unueca Perceptado estas percepti cxion percepteblan samtempe (nun) kaj
senvorte.

12) Klareco de la menso ne estas klareco pri io.

13) La menso kiu estas tute silenta estas pura energio, pura amo kaj pura
beleco.

14) Mensa kontakto kun la energio okazas nur en la spaco nun, tio ne okazas
en
la tempo (pasinto kaj estonto).

15) Racia penso ne estas necesa cxiam.

16) Nenio estas pli bona ol la bono. Bone bonas pli ol pli bone.

17) La kreo estas la fino de la tempo.

18) Atentu malatenton. Ne klopodu esti pli atenta.

19) Menso tute viva ne bezonas spertojn.

20) Rigardi sen interfero de la pasinteco estas rigardi tute silente.

21) La bono nur floras en la paco.

22) Menso en Unueca Perceptado estas cxio kion socio bezonas.

----------------------------------------------------------------------------
---------------------------

Libroj de la D-ro. Rubén Feldman Gonzßlez -Profesoro pri Psikologio kaj
Psikiatrio

de la Akademio Internacia de la Sciencoj (RSM)

lu4eru@lw6eve
Buenos Aires


Read previous mail | Read next mail


 11.05.2024 15:18:34lGo back Go up