OpenBCM V1.07b3 (WIN32)

Packet Radio Mailbox

ON0AR

[BBS Antwerpen]

 Login: GUEST





  
LU4ERU > ESPERA   10.05.05 19:10l 376 Lines 13360 Bytes #999 (0) @ WW
BID : 64740_VE7RXD
Read: GUEST
Subj: Esperanto el Argentino
Path: ON0AR<ON0AR<DB0RES<F6GGY<TU5EX<WA7V<VE7RXD
Sent: 050510/1902Z @:VE7RXD.#SCBC.BC.CAN.NOAM #:64740 FBB7.00g25 $:64740_VE7RXD
From: LU4ERU@VE7RXD.#SCBC.BC.CAN.NOAM
To  : ESPERA@WW

Subject: Esperanto en Argentina

E-Kursoj

Neuquen
Pasintjare , en urbo Neuquen, tri novaj esperantistoj finigis la bazan 
kurson.

Temas pri: Livia Barth  < marly@speedy.com.ar >

Mercedes Cofre < mercedesneuquen@yahoo.com.ar >

Francisco Zilli < francisco_zilli@hotmail.com >

Dum la kurso, Cecilia Prudkin < soyucito@starmedia.com >< 
soyucito@hotmail.com > , laboris kiel "kurs-helpantino".

Mi dankas kaj gratulas al ili ciuj!

Salut-leteroj estos bonvenaj.

Informis: Ruben Sanchez

Cordoba
Nome de la "Instituto de Esperanto" (Cordoba) kaj de la Ekzamena 
Komitato, mi havas la plezuron informi al vi  ke la du unuaj diplomitoj 
de la Elementa Kurso estas:

1) S-ro Giuseppe Faieta, el Meksiko.

2) S-ro Sergio Gallardo Pe#a, el Hispanio.

Kurso de Esperanto (versio en 7 lingvoj): 
<http://www.institutoesperanto.com.ar>

Bonvolu akcepti miajn elkorajn salutojn.                         
                                                                

D-ro Marcelo Casartelli


Entre Rios

La 18-an de januaro 2005 alvenis al Bonaero, el Torino, Italio, 
samideanino Hester GUIOT.

S-ino Guiot tuj vojagis al Entre Rios, kie si, dum sia ferio kaj restado 
ce parencoj jam intruis  Esperanton. Cijare si daurigos la E-instruadon 
en la du "Rondoj" de urboj Concepcion del Uruguay kaj  Colonia San 
Jose.

Sencese, senpauze Esperanto renaskigas en Entre Rios. Delegitino de la 
E-Rondoj estas profesorino Liliana C. POGGIO 

<lilianapoggio@yahoo.com.ar> kaj  UEA - AEL delegito en Entre Rios estas 

universitata  profesoro Luis Dimas Arroyo, <dimasarroyo@hotmail.com> kiu 
nun logas kaj instruas en superaj lernejoj de proksima urbo 
Gualeguaychu.

Danke al sindonema agado de prof-ino Hester GUIOT,  Esperanto 
redisvastigas kaj progresas  en la interrivera provinco Entre Rios.

RoSar


Esperanto

"Agi inteligente"

Nuntempe en nia lando furoras la bezono por interkomunikado kun la  
orientaj landoj.

Ekz. multaj cinoj kaj argentinanoj bezonas komuniki inter si.

Do, estus kvar konataj agad-eblecoj por elekti:

1- Ke la cinoj lernu la hispanan dum proksimume nau monatoj (relative 
intense), por estigi

bazan konversacion, dum la argentinanoj atendas nenifare.

2- Ke la argentinanoj lernu la cinan lingvon, dum proksimume nau  
monatoj (relative intense) por estigi bazan konversacion, dum la cinoj  
atendas nenifare.

3- Ke ambau grupoj lernu komunan konatan lingvon dum proksimume nau

monatoj (relative intense) por estigi bazan konversacion.

4- Ke ciuj lernu nenion. Do, ili bezonus tradukistojn por la  
interkomunikado. Sed, ci tio havas la jenajn malavantagojn:

Pro la "tria persono" oni perdas privatecon por pritrakti iun 
determinitan temon.

Oni kreas devigan dependecon kiu povus farigi gena.

Oni devas pagi al ili. 

Nu bone, se la anoj de ambau grupoj lernus (relative intense) komunan 
neutralan lingvon kiel "Esperanto", ili bezonus, proksimume, nur unu 
monaton por estigi bazan konversacion. Neniu el ili restus nenifare car 
ciuj farus preskau la samajn strebojn. Kaj ili bezonus neniun alian

personon eksteran al iliaj interesoj.

Do, ci tio signifas:

-Sparon de energioj kaj individuajn fortostrecojn.

-Tempan sparon da semajnoj, monatoj, kaj jaroj.

-Monan sparon da miloj kaj miloj da pesoj, juanoj, dolaroj, au euroj...

-Sparo, utileco, facileco, praktikeco, neutraleco, egaleco, justeco...

Se konvenas, cu jam estas tempo por agi?

Rene Arce, Cordoba

Amerike

Esperanto en Paragvajo

Informo pri Esperanto-Tago en Paragvajo.

Esperanto rapide kaj firme antaueniras en Paragvajo. Kauze de ne ebla  
sendado de informoj pere de interreto, profesorino Lilia Samudio, 
telefonis informante pri la festo de Esperanto-tago  en 
Yataiti-del-Norte, -200 km-oj norde de Asuncion, cefurbo de 
Paragvajo, kie si logas kaj laboras en entrepreno.

Dum si povos sendi fotojn kaj aliajn informojn pere de ordinara posto, 
si petis ke oni informigu,  ke sia laboro vere sukcesas kaj estas granda 
entuziasmo inter esperanto-gelernantoj.

Si kun  aliaj kunulinoj -Cynthia Cardozo kaj Luz D. Ortiz, -ciuj 
iniciitaj en la jaro 2003, fare de Deolinda Vera Lopez-,  fondis
"Esperanto-Centron" en Yataiti del Norte, kaj  instruas Esperanton ec 
en publika  lernejo.

Do, ili festis Esperanto-Tagon, brile kaj pompe. Si rakontis ke oni  
donis "Atestojn" al kelkcento da gelernantoj, multaj el kiuj jam finigis 
ian superan kurson kaj estas kapablaj verki en Esperanto kaj instrui.

Dum la festo oni faris ekspozicion de la tuta Esperanta materialo donita 


al la centro de Esperanto: libroj, revuoj, sonkasedoj, KD, vidbendo

Mazi.en Gondolando. Ili intencas fondi oficialan PARAGVAJAn 
ESPERANTO-ASOCIOn  (au  LIGOn) por aligi al UEA kaj partopreni en la 
tutmonda Esperanto-movado. Preskau ciuj devus  aligi ankau  al TEJO.

En januaro, si vojagos kun grupeto da esperantistoj al Porto Alegre, RS. 
Brazilo 

por partopreni en la  Socia Forumo kaj sperti kaj taksi kapablon 
komunikigi pere de Esperanto, kun  internaciaj esperantistoj.

Si atendas vojagi al Asuncion por legi sian retpostoj, do sendu viajn 
mesagojn al:

<paragvajaj-esperantistoj@yahoo.com>

<liliesperanto23@yahoo.com>

<liliesperanto23@yahoo.es>

Vi povas letere skribi al: 

S-ino LILIA SAMUDIO

Calle Tte.Insfran N~ 148,  C  Artigas B~ Tablada

Nueva  Asuncion 

PARAGUAY

El Buenos Aires, informas R. Sartor

*

Internacie

Novjara mesago de la prezidanto de UEA

Eble vi jam lacigis pri miaj mesagoj, kiuj daure instigas nur al  agado 
por Esperanto kaj al nenio alia.  Kaj krome temas en miaj instigoj pri 
la plej banala kaj praa agad-metodo, alivorte vi persone devas fari ion  
konkretan pli ol pensi ion grandiozan, kion aliaj faru.  Fakte io, pri  
kio  ni povas fieri, estas la demokrateco de nia movado, en kiu 
generaloj kaj  soldatoj praktike estas malfacile distingeblaj.  Kaj tiel 
devas esti, lau mi, car ni ciuj laboras por ideo kaj ne por rikolti 
mondajn gajnojn en la formo de riceco, famo au alispecaj avantagoj.

Mi scias, ke pluraj el vi senkuragigas, car vi daure vidas cirkau  vi 
viajn najbarojn, kiuj volonte lernas la lingvon de la momentaj fortuloj  
kaj same volonte forlasus sian lingvon, se ili nur kapablus, por esti 
parto  de la ricaj kaj potencaj.  Bonvolu ne senkuragigi tiel facile.  
La mondo  ciam estis tia.  Jam araba sagulo de la mezepoko (nia mezepoko 
pli ol ilia), Ibn Haldun, diris en libro ankorau hodiau studata, ke la  
venkito ciam volas simili la venkinton, veste, sintene, lingve, ktp.  
Sed guste nun igas iom pli malklare, kiun lingvon volos lerni via 
najbaro post 10 jaroj au kiun lingvo volos lerni liaj infanoj.  Cu la
nova jarcento estos la jarcento de Azio?  Estas tre malfacile antauvidi, 
cefe kiam temas  pri la estonteco, kiel sercis alia famulo, sed multaj 
signoj antaudiras, ke eble la infanoj de via najbaro, se ili estos famaj 
lingvistoj au jurnalistoj, estos pagataj por klarigi al siaj 
samlandanoj, kial neniu  alia lingvo krom la cina rajtas esti la 
tutmonda lingvo pro sia  simpleco, klareco, abunda literaturo, 
imago-rica skrib-sistemo, ktp.

Tiam niaj posteuloj estos ankorau tie por rediri esence tion, kion ni 
diras nun: justeco kaj ne forto estu la gvid-principo de la homaro en la 
lingva kampo kaj en ciuj aliaj kampoj.

Bonvolu permesi al mi citi alian faman homon de la pasinta jarcento, 
Gandi  (Gandhi en la kutima trans-skribo), kiu nevole parolis pri la
fenomeno de  tutmondigo, kiu apartenas al nia tempo multe pli ol al lia 
tempo: "Mi ne volas, ke mia domo estu cirkaumasonita per muroj en ciuj 
flankoj kaj  ke la fenestroj estu plen-stopitaj.  Mi volas, ke la 
kulturo de ciuj  landoj estu blovata tra mia domo kiel eble plej libere. 
 Sed mi rifuzas esti mem  for-blovata de la planko malproksimen fare de 
iu ajn".  Tion saman ni diras, kaj ni aldonas, ke nur la internacia 
neutrala lingvo Esperanto povas savi homojn el tiu destino en ci tiu 
epoko de tutmondigo.

Ni taksas la nunan internacian lingvan ordon, alivorte la manieron lau 
kiu nuntempe oni utiligas nur difinitajn lingvojn por la rilatoj inter
homoj apartenantaj al malsamaj popoloj, nekontentiga kaj nekongrua kun 
la bezono favori interkomprenigon, pacon kaj samrajtecon inter ciuj 
homoj.

Ni opinias, ke ciuj lingvoj kaj ciuj kulturoj havas en si valorojn, 
kiujn la homaro ne perdu.  Krome ni opinias, ke oni devas respekti je 
ciu nivelo la lingvajn homajn rajtojn.  Ciu homo estas protektata de la 
Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kontrau diskriminacio surbaze,

interalie, de lingvo. Neniu nacia au internacia instanco rajtas 
malobservi tiun rajton surbaze de konsideroj pri efikeco au alispecaj 
avantagoj.

Unesko kaj Unuigintaj Nacioj jam produktis multajn dokumentojn en ci tiu 
kampo.  La lasta "Raporto pri la Homara Evoluo 2004" de la Programo por 
Evoluo de Unuigintaj Nacioj, ekzemple, estas tute aprobinda kaj 
referencas  ankau al la principo de la uzado de tri lingvoj rekomendita ,
de Unesko: gepatra lingvo (kiom ajn malgranda gi estas), loka ,
kontakt-lingvo (generale la nacia lingvo) kaj internacia lingvo.

En ci tiu kadro ni reasertas (malgrau la opinioj de ciuj niaj najbaroj ,
kaj de la lingvistoj kaj jurnalistoj pagitaj por influi ilin), ke la ,
optimuma lingvo por la rolo de internacia lingvo estas la internacia ,
planlingvo Esperanto.  La uzo de kiu ajn alia nacia lingvo estas ,
maljusta,  kauzas homajn suferojn kaj kauzas perdon de mono flanke de la ,
lernantaj socioj kaj en la longa dauro perdon de lingvoj kaj de ,
kulturoj.

Ni asertas, ke la instruado de Esperanto kiel fremda lingvo estas ,
avantaga kompare kun la instruado, ekzemple, de la angla (pli granda ,
facileco kaj sekva atingo de la lernoceloj en ono de la tempo, pli ,
malmultekosta instruado pere de lokaj instruistoj kaj lokaj materialoj).

Ni opinias ke la sparoj realigeblaj per la transiro de, ekzemple, la ,
angla al Esperanto en la instruado de fremdaj lingvoj en la mondo ,
kunportus tiom gigantajn sparojn, ke ili suficus por venki problemojn de ,
maloftaj malsanoj, de malsato almenau en kelkaj lokoj kaj de starigo de

sistemoj de kvalita instruado, por kiuj nuntempe mankas rimedoj.

Forlasante aliajn konsiderojn, kaj restante en la kampo de justo kaj ,
rajtoj, ni gojas ke dum la pasintaj jaroj laugrade la internaciaj stataj ,
organizajoj tutmondaj venis al samaj konkludoj: ".estas homaj rajtoj  ,
kun enkonstruita lingva enhavo.  Aparte gravaj estas la rajtoj al ,
libereco,20

de  esprimo kaj egaleco.  Libereco de esprimo kaj la uzo de lingvoj ,
estas nedisigebla".  Same en la Universala Deklaro pri Kultura ,
Diverseco,  aprobita de la Generala Konferenco de Unesko en Parizo, la ,
2-an de novembro 2001-a, oni klare diras, ke ".Kulturaj rajtoj estas ,
integra  parto  de homaj rajtoj.  Tial ciuj homoj havas la rajton ,
esprimi sin, krei kaj  disvastigi siaj verkojn en la lingvo, kiun ili ,
elektas, kaj tute aparte  en  sia gepatra lingvo."

Se ili komencas opinii kiel ni, eble niaj ideoj pri justeco en  ,
internaciaj rilatoj estas laugrade gajnantaj.  Ni helpu tiun procedon ,
lau niaj ebloj ankau en la nova jaro kun la klara konscio, ke ni pravas, ,
kaj samtempe  ni guu nian kulturon, de kies cefa valoro, justeco inter ,
la popoloj, ni  estas la malhumilaj portantoj.

Multajn bondezriojn por sukcesa jaro al ni kaj al la ideoj pri justeco  ,
en la rilatoj inter homoj.

D-ro Renato Corsetti, UEA-prezidanto

Anoncoj

AEL Jarkotizo
Individua Membro:    .................................$  20,00

Junulo kaj Emerito:    .................................$  10,00

Virtuala Membro -kaj donacoj-: ................  lauvole

*
Agradecimiento/Dankesperimo:,20

     AEL agradece por las  siguientes adhesiones y colaboraciones ,
recibidas:  A. Valle, R. Sartor, I. Beaumont,  M. Casartelli, R. ,
S,E1nchez, R. D. T.,  M. Gunella, A. Aranda, J. C. de Schafheutle.

     Si Ud desea abonar su adhesi,F3n  o colaborar con las tareas de AEL ,
envie su donacion mediante deposito en Banco Frances, -sin costo-, ,
cuenta N~147-005789/3, a nombre  de

Alcides Pieter Wentinck -DNI 93.709.394-

Calle Libertad 3226

B1602DJD Florida - Vicente Lopez

Buenos Aires

y luego informe sobre dicha operacion.

     Si desea colaborar con la edicion y distribucion de la revista ,
AE-Vento tambien puede enviar su contribucion mediente el  "Banco ,
Patagonia" en  "Caja de Ahorro" suc. 110, Saenz Pe#a,  cuenta N~
394101439,  del Sr. Oscar C. Monge. -(a solo  $ 4,84 como gasto ,
bancario por deposito)-  Rogamos  informar sobre su operacion a  esta 
redaccion: <rubendiaconu@yahoo.com.ar>.,20

Muchas gracias a todos los colaboradores!

Ni ricevis
La Redakcio dankas pro la jenaj E-ajoj kaj revuoj ricevitaj:  Esperanto,
NL; La Espero, SE; Antauen, ES;  Heroldo de Esperanto, CH; Avanco, CU;  
Afisoj pri centjarigo de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, FR; 
KAE-Informilo, ES; La Kancerkliniko, FR

*
Libroservo
Para obtener material impreso en y/o sobre Esperanto consulte al ,
Libroservo de AEL,

visite nuestra pagina Web,

o escriba a: Rene Arce, 9 de Julio 1586, X5000 Cordoba; 
<arserene2002@yahoo.com.ar>

Visite la pagina Web de AEL:

www.esperanto.org.ar

y envie su opinion, sugerencias y/o informe, a: 
<esperanto@neunet.com.ar>


Sendas:

Redakcio de
Argentina Esperanto-Ligo

Calles 119 y 122
AR-H3700 FTT Pres. R. Saenz Pe#a, Chaco

Argentina

lu4eru@lw6eve
Alfredo 
el Buenos Aires, Argentino


Read previous mail | Read next mail


 11.05.2024 22:22:15lGo back Go up